Internaciaj personoj fokusiĝas al Pintkunveno de G20
Ĝoja Publikigita: 2022-11-14 20:51:32

La 17a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) okazos en Balio, Indonezio, de la 15a ĝis la 16a de novembro. Nun sub la malkvieta internacia situacio, la monda ekonomio malkreskas kaj disvolviĝo de la mondo alfrontas severajn defiojn. Kontraŭ ĉi tiu fono, Indonezio, prezidanto-lando de G20, difinis la temon "kune renormaliĝi, refariĝi pli forta" por la pintkunveno.

"Ni bezonas spiriton de reciproka helpo kiel la pasaĝeroj en sama ŝipo kaj krei etoson de inkluziveco kaj kunlaboro inter la membrolandoj por esplorserĉi la plej bonan solvon por daŭripova tutmonda renormaliĝo," diris indonezia ambasadoro al Ĉinio Djauhari Oratmangun, "Ĉinio, kiel influa geoekonomia kaj geopolitika potenco, ludos rimarkindan rolon. Por atingi komunan kaj fortan renormaliĝon, Ĉinio estas sendube la kondukanto."

Urusov Volodymyr, vicprofesoro en la Historia Fakultato de la Nacia Universitato Taras Shevchenko de Kievo, Ukrainio, diris, ke la koncepto de Ĉinio pri homa komunumo kun komuna estonteco konsciigas la mondon, ke ĉiuj landoj povas havi siajn proprajn trajtojn kaj vivi en harmonio. Kiam la okcidenta vidpunkto pri civilizacio donis vojon por forma konstruado de la homa socio, ankaŭ la ĉina civilizacio akumulis forton por doni novan interpreton de la koncepto pri homa komunumo kun komuna estonteco.

Ivica Bakota, fakulo pri Ĉinio en la Zagreba Lernejo pri Ekonomiko kaj Administrado, diris, ke Ĉinio proponis la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, aktive antaŭenigis la mildigon de streĉeco kaj trovis solvojn konformajn al la komunaj interesoj de ĉiuj partioj surbaze de reciproka respekto kaj serĉo de komuna punkto dum rezervado de diferencoj.

Elias Jabbour, fama marksisma akademiulo en Brazilo, diris, ke Ĉinio enterigis semon por paco kaj stabileco de la mondo.

Genc Mlloja, eksa ĉefredaktoro de la Albana Ĉiutaga Ĵurnalo, opiniis, ke Ĉinio estas unu el la ĉefaj liverantoj de tutmondaj publikaj varoj. La bonfaro de Ĉinio alportis esperon al homoj kaj instigis ĉiujn landojn unuiĝi kaj labori por la komunaj interesoj de la homaro.

Multaj internaciaj personoj opiniis, ke la Pintkunveno de G20 devas fokusiĝi al la temo de "renormaligo", konstrui konsenton kaj oponi la intencon de iuj landoj alporti grupan konfrontadon kaj malkupliĝon al la pintkunveno. Faruk Boric, direktoro de la Centro pri Konstruado kaj Disvolvado de la Zono kaj Vojo en Bosnio kaj Hercegovino, diris, ke la tempo de la pintkunveno estas tre grava por la mondo. Tutmonda sekureco, klimatŝanĝiĝo, energi-krizo, ekonomia recesio kaj aliaj demandoj eksplodis samtempe. Homoj atendas, ke la pintkunveno proponu tutmondajn solvojn al ĉi tiuj demandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree