Xi renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese
Ĝoja Publikigita: 2022-11-15 21:19:10

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde posttagmeze renkontiĝis kun aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese.

Xi montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio longtempe marŝis ĉe antaŭa viĉo, kio meritas ŝaton kaj atenton de la du flankoj. En la pasintaj kelkaj jaroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio renkontis malfacilon, kion ni ne volas vidi. Ĉinio kaj Aŭstralio ambaŭ estas gravaj landoj en Azi-Pacifiko, devas plibonigi, protekti kaj bone disvolvi la rilatojn, kio ne nur konformas al bazaj interesoj de la du popoloj, sed ankaŭ utilas al akcelo de paco kaj disvolvo de la azi-pacifika regiono kaj la mondo.

Albanese diris, ke tre baldaŭ Aŭstralio kaj Ĉinio festos la 50-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La aŭstralia-ĉina ampleksa strategia partnereco konformas al duflankaj komunaj interesoj. Aŭstralio volas laŭ la komenca celo en la starigo de la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio konservi la spiriton de reciproka respekto, egala kunlaboro, klopodi kun la ĉina flanko, redukti diverĝojn per dialogo kaj interkomuniko konstruema kaj malkaŝa, puŝi sanan disvolviĝon de la rilatoj kaj disvolvi pli da kunlaboroj pri traktado de klimata ŝanĝiĝo, komerco, ekonomio kaj aliaj gravaj demandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree