Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa marde en insulo Balio, Indonezio.
Xi montris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko havas apartan amikecon de kamaradoj plus fratoj. Ĉinio kaj Sud-Afriko ambaŭ estas gravaj evoluantaj landoj, same firme protektas internacian justecon kaj egalecon kaj komunajn interesojn de evoluantaj landoj. Ĉinio ĉiam laŭ strategia alteco rigardas la rilatojn kun Sud-Afriko, volas solidigi politikan konfidon kun Sud-Afriko kaj puŝi la ĉina-sudafrikan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.
Ramaphosa esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia kara helpo al afrikaj landoj, inkluzive de Sud-Afriko, en batalo kontraŭ KOVIM-19, kaj ankaŭ pro tio, ke ĝi la unua helpis al afrikaj landoj mildigi la krizon de ŝuldo. Ĉinio estas la grava strategia partnero de Sud-Afriko, kaj Sud-Afriko senhezite firme subtenas la principon de unu Ĉinio.