Xi renkontiĝis kun hispana ĉefministro Sanchez
Yu Publikigita: 2022-11-15 21:07:22

Marde posttagmeze laŭ loka tempo en Balio, Indonezio, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun hispana ĉefministro Pedro Sanchez.

Xi diris, ke venontjare estos la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, kaj dum la pasinta duonjarcento, fundamento de la sana kaj glata disvolviĝo de ĉina-hispanaj rilatoj kuŝas en tio, ke ambaŭ flankoj sin tenis je la origina intenco starigi diplomatiajn rilatojn bazitajn sur reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj sekvi la ĝustan vojon de amika kunekzisto inter landoj kun malsamaj kulturoj kaj sistemoj. Ĉinio antaŭenigas sian modernigon kaj konservi altkvalitan disvolviĝon por alporti novajn disvolvajn ŝancojn al ĉiuj landoj en la mondo, inkluzive de Hispanio. Ĉinio volas labori kun Hispanio por puŝi ĉina-hispanan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo.

Sanchez refoje esprimis gratulon al Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ malpli ol 50 jaroj, duflanka kunlaboro atingis fruktodonajn rezultojn. Hispanio volas profiti de la okazo festi la 50an datrevenon por puŝi la hispana-ĉinan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo. Hispanio pretas plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en komerco, investo, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj kaj traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj liveri pli da oportuneco al ĉinaj entreprenoj en investado kaj kunlaboro en Hispanio. Hispanio volas ankaŭ aktive antaŭenigi dialogon kaj kunlaboron inter Eŭropo kaj Ĉinio en diversaj kampoj.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree