Xi faris tri-punktan proponon pri tutmonda disvolviĝo en pintkunveno de G20
Yu Publikigita: 2022-11-15 15:49:02

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde faris paroladon en la unua sesio de la 17a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) en Balio, Indonezio, en kiu li faris tri-punktan proponon, dirante, ke membroj de la G20 bezonas antaŭenigi pli inkluzivan, universale profitan kaj elastan tutmondan disvolviĝon.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas la Afrikan Union aliĝi al la G20, kiam li alparolis la Pintkunvenon de la G20.

La 17a Pintkunveno de Ŝtataj kaj Registaraj Estroj de la G20 malfermiĝis marde en Balio, Indonezio, kun demandoj pri monda ekonomia renormaligo, mondaj prisanaj sistemoj kaj klimatŝanĝiĝo okupantaj la centran scenejon.

En sia parolado, Xi ankaŭ tuŝis temojn inkluzive de profundigo de internacia kunlaboro kontraŭ KOVIM-19 kaj malhelpo al tutmonda inflacio.

Xi diris, ke Ĉinio laboras kun iuj membroj de la G20 pri ŝuld-traktado sub la Komuna Kadro por Ŝuld-traktado krom la Iniciato de la G20 pri Haltigo de Ŝuld-servo, por helpi al koncernaj evoluantaj landoj trapasi la malfacilan tempon.

La ĉina prezidanto diris al la Pintkunveno de la G20, ke manĝaĵa kaj prienergia sekureco estas "la plej urĝa defio en tutmonda disvolviĝo", kaj ke la interrompiĝo de provizĉenoj kaj internacia kunlaboro estas "la radika kaŭzo de la nunaj krizoj."

"Ni devas rezolute oponi la intencon politikigi demandojn pri manĝaĵoj kaj energio aŭ uzi ilin kiel ilojn kaj armilojn. Unuflankaj sankcioj devas esti forigitaj, kaj limigoj al koncerna scienca kaj teknologia kunlaboro devas esti nuligitaj," li diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree