Konsento kaj ago bezonataj por levo de ĉina-usonaj rilatoj
Yu Publikigita: 2022-11-15 20:04:33

Lunde posttagmeze en Balio, Indonezio, laŭ la propono de la usona flanko, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden okazigis vizaĝ-alvizaĝan kunvenon. Dum pli ol tri horoj, la du ŝtatestroj sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri strategiaj demandoj en ĉina-usonaj rilatoj kaj pri gravaj tutmondaj kaj regionaj demandoj, kaj atingis kelkajn konsentojn por orienti ĉina-usonajn rilatojn. Ĝenerale, la renkontiĝo atingis la atendatajn celojn de profunda komunikado, klara intenco, fiksado de ruĝa linio, malebligo de konfliktoj, direkto kaj kunlaboro. Internacia publikopinio ĝenerale taksas la renkontiĝon pozitive.

Tio estas la unua vizaĝ-alvizaĝa kunveno inter ĉina kaj usona ŝtatestroj en tri jaroj, la unua vizaĝ-alvizaĝa kunveno inter la du gvidantoj de post la enoficiĝo de Biden kiel usona prezidento, kaj la unua interagado inter la plej altaj gvidantoj de la du landoj post fino de iliaj propraj enlandaj gravaj tagordoj ĉi -jare, kio altiris grandan atenton de la mondo. De tiam, kiam la du ŝtatestroj faris grupan foton kun rideto kaj manpremo antaŭ la kunveno, ĝis tiam, kiam la kunveno daŭris pli longe ol planite, multaj detaloj montris, ke ĉi tiu kunveno ne nur estas daŭrigo de la interŝanĝoj inter la du ŝtatestroj, sed ankaŭ nova deirpunkto. La ĵurnalo Financial Times opinias, ke la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono montris sian volon plibonigi duflankajn rilatojn. La usona Kabla Novaĵ-reto (CNN) atentigis, ke la kunveno mildigis la streĉitajn ĉina-usonajn rilatojn.

Prezidanto Xi ankaŭ informis la usonan flankon pri la ĉefaj atingoj kaj gravan signifon de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazante, ke la internaj kaj eksteraj politikoj de la partio kaj registaro de Ĉinio estas malfermaj kaj travideblaj, la strategiaj intencoj estas malkaŝemaj kaj senartifikaj, kaj la granda kontinueco kaj stabileco estas konservataj. Li diris, ke Ĉinio neniam serĉas ŝanĝi la nunan internacian ordon, ne intervenas en la internajn aferojn de Usono, nek havas intencon defii kaj anstataŭi Usonon. Dum la renkontiĝo, prezidento Biden diris, ke stabileco kaj disvolviĝo de Ĉinio konformas al la interesoj de Usono kaj la mondo. Usono kaj Ĉinio devas montri al la mondo, ke ili povas regi malkonsentojn kaj eviti gliton en konflikton kaj konfrontiĝon pro misjuĝo aŭ intensa konkurenco.

Poste, la du flankoj devas serioze sekvi kaj efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj. Precipe, Usono devas efektivigi la promeson de prezidento Biden, labori kun Ĉinio por levi ĉina-usonajn rilatojn kaj vidigi al la mondo la sincerecon kaj respondecon, kiujn devas havi granda lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree