17a Pintkunveno de G20 ekis kun fokuso sur ekonomia renormaligo kaj klimatŝanĝiĝo
Yu Publikigita: 2022-11-15 15:00:28

La 17a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) komenciĝis marde en Balio, Indonezio, kun demandoj pri monda ekonomia renormaligo, mondaj prisanaj sistemoj kaj klimatŝanĝiĝo okupantaj la centran scenejon.

Dum la du-taga pintkunveno kun la temo "Renormaligi Kune, Refariĝi Pli Forta", ankaŭ aliaj demandoj inkluzive de cifereca transformiĝo, kaj sekureco de manĝaĵo kaj energio estos pridiskutataj.

La internacia komunumo esperas, ke gravaj ekonomioj plifortigu kunordigon pri makroekonomiaj politikoj kaj antaŭenigu multflankismon, malfermon, inkluzivecon kaj kungajnan kunlaboron en la pintkunveno.

La G20, establita en 1999, estas centra forumo por internacia kunlaboro pri financaj kaj ekonomiaj demandoj. Ĝi konsistas el 19 landoj kaj la Eŭropa Unio (EU).

La landoj estas Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Ĉinio, Francio, Germanio, Hindio, Indonezio, Italio, Japanio, Meksiko, Rusio, Saud-Arabio, Sud-Afriko, Sud-Koreio, Turkio, Britio kaj Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree