Xi renkontiĝis kun argentina prezidento Fernández
Yu Publikigita: 2022-11-15 21:13:02

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun argentina prezidento Alberto Fernández marde posttagmeze en Balio, Indonezio.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro estas ŝlosila en la historio de ĉina-argentinaj rilatoj, kaj ke li kaj Fernández kune anoncis okazigi la Jaron de Ĉina-Argentina Amika Kunlaboro 2022, festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj al nova nivelo. Ambaŭ Ĉinio kaj Argentino estas ĉefaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj. La du flankoj devas ellabori planon pri la disvolviĝo de la rilatoj laŭ strategia konsidero kaj puŝi la ĉina-argentinan ampleksan strategian partnerecon akiri novajn rezultojn.

Fernández diris, ke Argentino ĉiam estos amiko kaj frato de Ĉinio kaj ĉiam subtenos Ĉinion en protektado de suvereneco kaj teritoria integreco. La argentina flanko esperas labori kun Ĉinio por antaŭenigi kunlaboron en ekonomio, komerco, financo kaj aliaj kampoj, antaŭenigi la konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la du landoj. La argentina flanko esperas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio sub la mekanismo BRICS kaj aliaj multflankaj kadroj kaj aktive antaŭenigi la disvolviĝon de latinamerika-ĉinaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree