Xi Jinping renkontiĝis kun nederlanda ĉefministro Mark Rutte
Ĝoja Publikigita: 2022-11-15 19:56:14

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nederlanda ĉefministro Mark Putte marde posttagmeze laŭ la loka tempo en insulo Balio, Indonezio.

Xi montris, ke la kuranta jaro markas la 50-an datrevenon de la establo de la ambasadoronivelaj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando. La dulandaj rilatoj alfrontas novan disvolvan perspektivon, kaj la plej kara sperto de la rilatoj ĝuste estas malfermo kaj praktiko. La du flankoj devas disvolvi la karakterizaĵon, fortigi kontakton de altranguloj, solidigi politikan konfidon, bone konservi la ĝustan direkton de la duflankaj rilatoj, persisti en reciproka utilo, ambaŭflanka gajno, akceli kunlaboron sur la kampoj de agrikulturo, akvoutiligo kaj energio kaj pligrandigi disvolvon de la malferma kaj praktika ĉiuflanka kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Nederlando.

Xi substrekis, ke Ĉinio volas kune kun la nederlanda flanko protekti kaj efektivigi veran multflankismon, persisti en la ĝusta direkto de ekonomia tutmondiĝo, protekti multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kiel la kerno kaj komune krei internacian medion favoran al disvolvo. Ĉinio esperas, ke la nederlanda flanko puŝos Eŭropon daŭrigi malfermon kaj kunlaboron kaj ludos pozitivan rolon por akceli sanan kaj stabilan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Putte diris, ke li tre ĝojas renkontiĝi kun prezidanto Xi okaze de la aparta jaro, la 50-a datreveno de la establo de la ambasadoronivelaj diplomatiaj rilatoj inter Nederlando kaj Ĉinio, kaj ke Nederlando volas kune kun Ĉinio el ĝenerala situacio ekspluati potencialon, plivastigi dialogon kaj kunlaboron sur la kampoj de novigo kaj klimata ŝanĝiĝo kaj puŝi la dulandajn rilatojn fari pli grandan atingon en la estontaj 50 jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree