Xi renkontiĝis kun senegalia prezidento Sall en Balio, Indonezio
Yu Publikigita: 2022-11-15 21:10:26

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun senegalia prezidento Macky Sall marde posttagmeze en Balio, Indonezio. La ŝtatestroj estas en la ferieja insulo por ĉeesti la 17an Pintkunvenon de la Grupo 20 (G20).

Xi diris, ke Ĉinio kaj Senegalio estas gravaj partneroj kaj kunprezidantoj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Pro la komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Senegalio kaj inter Ĉinio kaj Afriko ege disvolviĝis. La politika reciproka fido inter la du flankoj estis kontinue profundigita, kaj la praktika kunlaboro akiris fruktodonajn rezultojn. Ĉinio sin tenos je la koncepto de vereco, afineco kaj sincereco kaj la ĝusta koncepto de justeco kaj profito, plifortigos solidarecon kaj kunlaboron kun Senegalio kaj afrikaj landoj, kaj kunigos manojn por konstrui ĉina-afrikan komunumon de komuna estonteco en la nova epoko.

Sall diris, ke Ĉinio ĉiam staris kune kun Senegalio kaj afrikaj landoj. Li dankis Ĉinion pro ĝia valora helpo al Senegalio kaj afrikaj landoj kaj pro tio, ke ĝi estis la unua, kiu publike subtenis la iniciaton pri aliĝo de la Afrika Unio al la G20. Afrikaj landoj firme subtenas Ĉinion pri demando rilata al Xinjiang, kio plene pruvas la altkvalitan reciprokan fidon kaj altnivelajn rilatojn inter Afriko kaj Ĉinio. Senegalio estas kontenta pri la progreso de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj volas plu antaŭenigi kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree