Xi renkontiĝis kun sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol
Ĝoja Publikigita: 2022-11-15 21:15:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde posttagmeze renkontiĝis kun sudkorea prezidento Yoon Suk-yeol en insulo Balio, Indonezio.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj netransloĝigeblaj, ankaŭ kunlaboraj partneroj nedisigeblaj, kaj havas multajn miksaĵojn de interesoj en protektado de regiona paco kaj akcelado de monda prospero. La kuranta jaro markas la 30-an datrevenon de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio. La 30-jara historio pruvas, ke sana kaj stabila disvolvo de la ĉina-sudkoreaj rilatoj konformas al bazaj interesoj de la du popoloj. Ĉinio volas kune kun Sud-Koreio protekti, solidigi kaj disvolvi bone la rilatojn kaj doni pli da stabileco al la regiono kaj la mondo.

Yoon Suk-yeol diris, ke Sud-Koreio volas, per la ŝanco de la 30-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, disvolvi la maturajn rilatojn kun Ĉinio sur la bazo de reciproka respekto kaj reciproka utilo, kio konformas al komunaj interesoj de la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree