Laŭ raporto de NBC en la 11-a de decembro, iu usona entrepreno pri sanitara servado estas akuzita pri dungo de dekoj da infanolaboristoj, kaj kontraŭ ĝi Usona Departemento de Laboro faris proceson.
Laŭ dokumentoj de tribunalo, la entrepreno Kompanio Packers estas akuzita, ke ĝi dungis almenaŭ 31 infanolaboristojn, inter ili unu aĝas nur 13 jarojn, ili estis aranĝitaj en tri prilaboraj fabrikoj en ŝtatoj Nebrasko kaj Minesoto por fari purigon nokte. Kaj unuapaŝaj pruvoj montras, ke la kompanio probable dungis pli da infanoj por aliaj 400 fabrikoj en Usono.