Xi renkontiĝis kun Biden en Balio
Ĝoja Publikigita: 2022-11-15 14:47:22

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Joe Biden lunde posttagmeze laŭ la loka tempo en insulo Balio, Indonezio. Ili malkaŝe kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri strategiaj demandoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri mondaj kaj regionaj gravaj demandoj.

Xi montris, ke la nuna stato de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas ne al bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, nek al la espero de la internacia komunumo. La ĉina kaj usona flankoj devas, laŭ la sinteno respondeca pri la historio, la mondo kaj la popoloj, esplori vojon de ĝusta kunekzistado en la nova epoko, trovi la pravan direkton de disvolvo de la dulandaj rilatoj, akceli la rilatojn reveni al trako de sana kaj stabila disvolvo por profitigi la du landojn kaj la mondon.

Xi konigis ĉefan staton kaj gravajn rezultojn de la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), montrante, ke la politikoj enlandaj kaj eksteraj de la partio kaj la ĉina registaro estas publikaj kaj travideblaj, strategiaj intencoj malkaŝemaj kaj honestaj, kaj ili konservas altan kontinuecon kaj stabilecon. Ĉinio persistos en paca disvolvo, malferma disvolvo, komune gajna disvolvo, fariĝos partoprenanto kaj akcelanto de monda disvolvo, kaj realigos komunan disvolvon kun diversaj landoj.

Xi montris, ke la mondo troviĝas en grava historia turnpunkto, diversaj landoj bezonas kaj alfronti senprecedencajn defiojn kaj kapti senprecedencajn ŝancojn. Ni devas el tiu ĉi alteco rigardi kaj trakti la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. La du flankoj devas persisti en reciproka respekto, paca kunekzistado, kunlaboro, ambaŭ gajno, kaj komuna garantio de prava direkto de la rilatoj. Observi bazajn principojn de internaciaj rilatoj kaj la tri komunajn komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono estas ŝlosilo por ke la du flankoj regu kontraŭdirojn kaj diverĝojn kaj preventu kontraŭdiron kaj konflikton, ankaŭ la plej gravaj protekto kaj sekura reto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Xi eksplikis la historion de la tajvana demando kaj la principojn kaj starpunktojn de Ĉinio, substrekante, ke la tajvana demando estas esenco de la ĉinaj kernaj interesoj, bazo de politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj la unua netransigebla ruĝlinio de la rilatoj. Li esperis, ke Usono tenos agojn konformajn al siaj paroloj, kaj rigore sekvos la politikon de unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono.

Xi montris, ke libereco, demokratio kaj homaj rajtoj estas la komuna strebo de la homaro, ankaŭ la ĉiama strebo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Usono havas demokration kun karakterizaĵoj siaj, kaj Ĉinio havas demokration kun propraj trajtoj, ĉiuj konformas al respektivaj ŝtataj statoj. Usono marŝas sur la vojo de kapitalismo, kaj Ĉinio sur la vojo de socialismo, la vojoj estas malsamaj, kio ne ekzistas nur hodiaŭ, certe daŭre ekzistos estonte. Usono devas plenumi siajn promesojn en agoj, sed ne parolas tiel, sed agas tute male.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Usono estas du potencoj kun malsamaj historioj, kulturoj, socisistemoj kaj disvolvaj vojoj, pasinte kaj estante troviĝas diversecoj kaj diverĝoj, estonte certe estos, tamen tio ne devas fariĝi obstakloj kontraŭ disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. En la nuna situacio komunaj interesoj de Ĉinio kaj Usono ne estas pli malmultaj, male ili estas pli multaj. Ĉinio kaj Usono devas ne konflikti, nek konstraŭstari, paca kunekzistado estas la plej fundamenta intereso de la du landoj.

Biden diris, ke kiel du potencoj Usono kaj Ĉinio respondecas pri tenado de konstruivaj rilatoj. "Mi volas reaserti, ke stabila kaj disvolviĝanta Ĉinio konformas al interesoj de Usono kaj de la mondo." Usono respektas la ĉinan sistemon, ne serĉas ŝanĝi ĝin, nek serĉas "novan malvarman militon", nek oponas kontraŭ Ĉinio per fortigo de rilatoj kun aliancanoj, nek subtenas "tajvanan sendependecon", nek subtenas "du Ĉiniojn" kaj "unu Ĉinion kaj unu Tajvanon", nek intencas konflikti kun Ĉinio. Usono ne intencas "tranĉi ligilojn" kun Ĉinio, nek malhelpi ĉinan ekonomian disvolvon, nek intencas ĉirkaŭi kaj bloki Ĉinion.

La dulandaj ŝtatestroj konsentis, ke diplomatiaj teamoj de la du flankoj tenu strategian komunikadon kaj disvolvu oftan interŝanĝon. Ili konsentis, ke dulandaj financaj teamoj disvolvu dialogon kaj kunaranĝon pri makroekonomiaj politikoj, ekonomio kaj komerco, kaj ke la du flankoj komune klopode sukcesigu la 27-an sesion de la Konferenco de Partioj al la Frama Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo. Ili atingis unuanimon pri disvolvo de dialogo kaj kunlaboro inter la du landoj pri publika sano, agrikulturo kaj grena sekureco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree