Xi renkontiĝis kun franca prezidento
Ĝoja Publikigita: 2022-11-15 14:32:43

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde antaŭtagmeze renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron en insulo Balio de Indonezio.

Xi montris, ke en la lastaj tri jaroj ni strikte interkomunikis per diversaj manieroj, tial la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio tenis tendencon de pozitiva disvolvo kaj gravaj kunlaboroj inter la du landoj gajnis pozitivan progreson. Nun la mondo eniris en la novan periodon de tumulto kaj reformo. Kiel du gravaj fortoj en la monda pluriga situacio, Ĉinio kaj Francio, Ĉinio kaj Eŭropo devas persisti en la spirito de sendependeco kaj malferma kunlaboro, akceli stabilan kaj longtempan marŝadon de la duflankaj rilatoj sur la ĝusta trako kaj meti stabilecon kaj pozitivan forton al la mondo.

Xi substrekis, ke Ĉinio firme akcelas altnorman malfermon, klopodas por progresigi ĉinstilan modernigon kaj liveri novajn oportunojn al diversaj landoj de la mondo, inkluzive de Francio. Ĉinio esperas, ke la franca flanko liveros pli justan kaj nediskriminacian negocan medion al ĉinaj entreprenoj por ilia disvolvo en Francio.

Xi substrekis, ke Ĉinio volas kune kun Francio subteni laboron de prezidanta lando Indonezio kaj sukcesigi la 17an Pintkunvenon de la Grupo 20 (G20) en la insulo Balio, fortigi komunikon kaj aranĝon pri trakto de klimata ŝanĝiĝo kaj protekto de biodiverseco, komune protekti veran plurflankismon, trakti mondajn defiojn kiel nutraĵan sekurecon kaj energian sekurecon kaj solvi la malfacilan demandon de daŭripova disvolvo.

Macron varme gratulis al prezidanto Xi pro lia refoja elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj pro la plensukceso de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. Alfrontante la nunan tumultan internacian situacion, la franca flanko esperas kun la ĉina flanko daŭre konservi la spiriton de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka utilo, striktan kontakton de altranguloj, profundigi kunlaboron sur la kampoj de ekonomio, komerco, aviado, nuklea energio por civila uzo, kaj la franca flanko bonvenigas ĉinajn entreprenojn disvolvi kunlaboron en Francio. Kaj Francio volas aktive akceli dialogon kaj kunlaboron inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Ili interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la ukraina situacio. Xi emfazis, ke la starpunkto de Ĉinio pri la ukraina situacio ĉiam estas konsekvenca kaj klara, Ĉinio pledas por militpaŭzo, milithalto kaj pacintertraktado. La internacia komunumo devas krei kondiĉojn por tio, ankaŭ Ĉinio ludos plu konstruivan rolon per sia maniero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree