Wang Yi: Renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj fiksis klaran direkton por eviti malkuplon
Yu Publikigita: 2022-11-15 14:53:42

"La interŝanĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden en Balio estis sincera, profunda, konstruema kaj strategia koncerne ĉina-usonajn rilatojn kaj la perspektivojn por paca disvolviĝo en la mondo," ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al raportistoj lunde.

Wang diris, ke la renkontiĝo fiksis klaran direkton por malebligi la malkuplon de ĉina-usonaj rilatoj kaj trovi la ĝustan vojon por akordiĝo de la du grandaj potencoj.