Peng Liyuan ĉeestis akviadon por edzinoj aŭ edzoj de gvidantoj ĉeestantaj Pintkunvenon de G20
Ĝoja Publikigita: 2022-11-15 21:21:24

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, marde antaŭtagmeze ĉeestis aktivadon de edzinoj aŭ edzoj de gvidantoj ĉeestantaj al la 17-a Pintkunveno de Grupo 20 (G20), organizitan de Iriana Joko Widodo, edzino de indonezia prezidento, marde antaŭtagmeze en insulo Balio, Indonezio.

Akompanate de Iriana, Peng rigardis ekspozicion pri lokaj muzikiloj, kostumoj, brodaĵoj kaj ekologiaj manĝaĵoj kaj spertis faradon de tradiciaj metiartaĵoj. Peng laŭdis Indonezion pro ĝia koncepto kombini produktadon de metiartaĵoj kaj trejniĝon de virinoj, liberiĝon el malriĉeco kaj ekologian protektadon. Ŝi diris, ke la du landoj povas fortigi interŝanĝon kaj kunlaboron sur rilataj kampoj kaj kontribui al loka helpo al malriĉuloj per industrioj kaj loka ekologia protektado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree