Verdaj sciencteknikaj elementoj en Monda Pokalo
Mirinda Publikigita: 2022-11-16 17:02:09

La Monda Pokalo 2022 inaŭguriĝos en Kataro la 20an de novembro. Krom matĉoj, futbalistoj, Mirinda parolas la mirindajn sciojn pri la Monda Pokalo!

Antaŭ nelonge la unua paro da ĉinaj grandaj pandoj en Mezoriento Jingjing kaj Sihai enlokiĝis en sia nova hejmo en Dohao, Kataro, tie ili estas nomumitaj en la araba lingvo respektive Suhail kaj Soraya, kiuj estas steloj en la araba tradicia kulturo kaj simbolas feliĉon, noblon kaj senliman valoron.

Krom grandaj pandoj, la Katara Monda Pokalo estas la unua tia evento okazonta en mezorienta lando. Kataro aplikas mediprotektajn teknologion kaj energiŝparajn instalaĵojn en konkursejoj kaj trafiko por farigi la Mondan Pokalon verda kaj malaltkarbona.

La stadiono 974 estas muntata per 974 konteneroj kaj fermoduloj fabrikitaj per reciklita fero. Do ĝi estas la unua muntebla, movebla kaj reutiligebla “verda tenero”.

Cetere la ĉefa tereno “ora bovlo” Lusail Stadiono estis finkonstruita de 110 entreprenoj el pli ol 20 landoj gvidata de ĉina arkitektura entrepreno dum pli ol 2 000 tagoj. Danke al delikata dezajno, la stadiono reduktis karbon-emision per natura aerumado kaj realigis akvoŝparadon de 40% ol tiu de tradiciaj stadionoj. Granda tera fotovoltaa elektrostacio liveros al la stadiono “puran elektron” kaj intelekta irigacia tekniko donos al la tereno ĉiaman verdon.

Inter 8 terenoj distanco varias inter 5 kaj 75 kilometroj, tio ebligas, ke spektantoj rigardos kelkajn matĉojn samtage. Elektrobuso servos kiel grava veturilo dum la Monda Pokalo kaj iu ĉina aŭto-entrepreno estas la plej granda provizanto de elektrobuso en Kataro.

Ĉu vi povas rakonti al ni “verdan sciencteknikon” en via vivo?

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree