Kian tutmondan disvolviĝon ni bezonas?
Yu Publikigita: 2022-11-16 20:52:57

Merkrede posttagmeze en Balio, Indonezio, fermiĝis la 17a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20). Dum la pintkunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon. Uzante "disvolviĝon" kiel ŝlosilan vorton, li proponis, ke membroj de la G20 antaŭenigu pli inkluzivan, pli ĝenerale favoran kaj pli elastan tutmondan disvolviĝon, kio estis vaste eĥoita. La deklaracio adoptita en la pintkunveno reflektas koncernajn proponojn de Ĉinio kaj reasertas sian devontigon denove kunlabori por trakti tutmondajn ekonomiajn defiojn, antaŭenigi atingon de daŭripovaj disvolvaj celoj kaj realigi komunan prosperon per daŭripova disvolviĝo.

La G20 estas ĉefa forumo por internacia ekonomia kunlaboro, al kiu aliĝis gravaj evoluintaj ekonomioj kaj novmerkataj ekonomioj. En la Balia Pintkunveno, prezidanto Xi emfazis, ke ĉiuj membroj de la G20 estas ĉefaj landoj en la mondo kaj regionoj, kaj ili devas montri la respondecon kiel gravaj landoj, ludi ekzemplan rolon kaj labori por la disvolviĝo de ĉiuj landoj, por bonfarto de la homaro kaj por progreso de la mondo.

Disvolviĝo estas la ŝlosilo al solvado de ĉiuj demandoj kaj ankaŭ la kerna motoro por renormaliĝo. Sub la nuna situacio, kian disvolviĝon ni bezonas? La internacia publiko ĝenerale opinias, ke la tri proponoj de prezidanto Xi Jinping estas tre ĝustatempaj kaj gravaj, kiuj injektas impeton en tutmondan daŭripovan disvolviĝon kaj dediĉas ĉinan saĝon por solvi la epokan demandon, "kio okazas al la mondo kaj kion ni devas fari?”

Prezidanto Xi proponis antaŭenigi "pli inkluzivan tutmondan disvolviĝon" kio signifas, ke ĉiuj landoj devas respekti unu alian, serĉi komunan punkton dum rezervado de diferencoj, kunekzisti pace kaj antaŭenigi la konstruadon de malferma monda ekonomio anstataŭ esti fermita kaj ekskluziva ekonomio. Evandro Carvalho, profesoro de la fondaĵo Vargas en Brazilo, opinias, ke Ĉinio fokusiĝas al solvado de problemoj el pli tutmonda kaj inkluziva perspektivo kaj estas fidinda por la internacia komunumo.

En kriza momento de la tutmonda ekonomio, "ni devas doni pli da atento al disvolvaj demandoj ol iam ajn antaŭe". Estas grave por la G20 fari praktikajn, precizajn, rapidajn kaj necesajn agojn. La voĉo de Ĉinio el la Balia Pintkunveno denove konstruos konsenton kaj gvidos tutmondan disvolviĝon. Ĉinio, kiu konstante marŝas al modernigo, certe donos pli da ŝancoj al la mondo kaj forte antaŭenigos komunan renormaligon kaj fortan renormaligon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree