Gvidantoj de G20 promesis kunlaboron por solvi mondajn defiojn
Ĝoja Publikigita: 2022-11-16 18:49:55

La 17-a Pintkunveno de Grupo 20 (G20) merkrede reasertis sian promeson de kunlaboro por solvi mondajn ekonomiajn defiojn.

Gvidantoj de la G20 en deklaracio adoptita fine de la dutaga pintkunveno diris, ke kunlaboro estas necesa por renormaligi mondan ekonomion, trakti mondajn defiojn kaj meti fundamenton por forta, daŭripova, ekvilibra kaj inkulziva kresko.

La gvidantoj diris, ke ili faros kunaranĝon por realigi solidan, inkluzivan kaj tenacan mondan renormaligon kaj daŭripovan disvolviĝon, por tiel krei postenojn kaj kreskon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree