Xi faris paroladon en tria sesio de 17a Pintkunveno de G20
Yu Publikigita: 2022-11-16 18:10:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la tria sesio de la 17a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) merkrede en Balio, Indonezio.

Dum diskutado pri cifereca transformiĝo, Xi diris, ke nun la cifereca ekonomio pligrandiĝas, kaj la tutmonda cifereca transformiĝo akceliĝas, kio fariĝis grava faktoro influanta la mondan ekonomian situacion. Dum la Pintkunveno de la G20 en Hangzhou, Ĉinio la unuan fojon metis la ciferecan ekonomion en la tagordon de la G20, proponante manieron de novigema disvolviĝo por ekspluati kinetan energion por disvolvado. En la lastaj jaroj, la G20 atingis pli da konsentoj kaj antaŭenigis pli da projektoj de kunlaboro por adaptiĝi al la cifereca transformiĝo kaj disvolvi la ciferecan ekonomion. Li esprimis la esperon, ke ĉiuj partioj ekscitu la vivecon de cifereca kunlaboro kaj profitigu popolojn de ĉiuj landoj per la atingojn de cifereca ekonomia disvolviĝo.

Xi emfazis la gravecon persisti en multflankismo kaj plifortigi internacian kunlaboron, dirante, ke ĉiuj partioj devas kune labori por krei malferman, inkluzivan, justan, senpartian kaj nediskriminacian medion por disvolviĝo de cifereca ekonomio, antaŭenigi internacian kunlaboron en cifereca industriigo kaj industria ciferecigo, kaj liberigi la potencialon de cifereca ekonomio por antaŭenigo de tutmonda kresko.

Xi diris, ke ĉiuj partioj devas subteni disvolvadon movatan de novigo kaj helpi postepidemian renormaligon. Ĉinio proponis la agadplanon de la G20 pri kunlaboro de cifereca novigo, kio celas antaŭenigi la aplikadon de ciferec-teknologia novigo kaj realigi la kundividon de novigaj atingoj. Estas bonvena la partopreno de ĉiuj partioj. Li aldonis, ke Ĉinio pretas plu labori kun membroj de la G20 por konstrui tumondan modelon de cifereca ekonomo, kiu estas ĝenerale favora kaj ekvilibra, kunordiga kaj inkluziva, kaj kunlabora por komuna gajno kaj prospero.

Estis adoptita Deklaracio de Balia Pintkunveno de G20.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree