Proponoj de Xi pri tutmonda kunlaboro kaj disvolvado gajnis tutmondan subtenon
Yu Publikigita: 2022-11-16 15:07:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis kolektivajn agadojn kaj striktan kunlaboron por fari tutmondan disvolviĝon pli inkluziva, utila por ĉiuj, kaj pli elasta, kaj emfazis la gravecon de komunaj klopodoj por malŝtopi industriajn kaj provizajn ĉenojn, stabiligi merkatajn prezojn kaj trakti krizojn de manĝaĵo kaj energio.

Li faris la alvokojn, kiam li alparolis la unuan sesion de la 17a Pintkunveno de la Grupo 20 (G20) en Balio, Indonezio, kaj ankaŭ dum renkontiĝo kun mondaj gvidantoj.

La rimarkojn faris Xi en kriza momento, kiam la monda ekonomio alfrontas aron da miksitaj kaj akraj defioj inkluzive de la kreskanta risko de profunda recesio, pliiĝantaj provoj formi blokan politikon kaj provoki konfrontiĝon, pli granda diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj ankaŭ la akriĝantaj manĝaĵa kaj sekureca krizoj.

Kiel diris fakuloj kaj observantoj, kiam la tutmonda disvolviĝo estas minacata de tiuj teruraj defioj, la parolado de Xi, kiu eksplikis la respondon de Ĉinio al tiuj problemoj kaj montris ĝian devontigon al pli bona estonteco, helpos konstrui pli fortan tutmondan konsenton, antaŭenigi tutmondan kunlaboron, faciligi mondan ekonomian kreskon kaj atingi komunan prosperon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree