Xi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de UN
Yu Publikigita: 2022-11-16 20:16:01

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), merkrede en Balio, Indonezio.

Xi diris, ke nun la internacia situacio spertas gravajn ŝanĝiĝojn. "Ni devas meti la estontecon kaj sorton de la homaro sur la unuan lokon, kunlabori por venki malfacilojn. Precipe, grandaj landoj devas doni ekzemplon, ludi ĉefan rolon kaj injekti pli da fido kaj forto en la mondon. Mi firme kredas, ke la historia tendenco de paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj kungajnaj rezultoj estas ankoraŭ nerezisteblaj, kaj la estonteco de la homaro estas brila. "

Xi akcentis, ke Ĉinio estas firma subtenanto de la internacia sistemo kun UN ĉe ĝia kerno. Por realigi mondan pacon, oni devas observi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN, kaj la raciaj sekurecaj zorgoj de ĉiuj landoj devas esti atentataj. Nun la tutmonda disvolva procezo alfrontas senprecedencajn defiojn, kaj evoluantaj landoj, precipe vundeblaj landoj, estas grave trafitaj. Ni antaŭenigos la ĝeneralan progreson de la homaro per la ĉina modernigo, alportos novajn ŝancojn al la mondo per la nova disvolviĝo de Ĉinio kaj aldonos pli da stabileco kaj certeco al la malkvieta mondo. Ĉinio sin tenos plu je vera multflankismo kaj firme subtenos la laboron de UN.

Guterres denove gratulis Xi pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke evoluantaj landoj suferas de serio da krizoj pri manĝaĵo, energio kaj klimata ŝanĝiĝo, kaj la tutmonda disvolva malegaleco kaj malekvilibro estas tre seriozaj. UN tre aprezas la persiston de Ĉinio en multflankismo. La Tutmonda Disvolva Iniciato proponita de Ĉinio konformas al la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo de UN. Ĉinio faris nekompareblajn klopodojn por helpi evoluantajn landojn disvolviĝi kune. UN firme subtenas la principon de unu Ĉinio, kiu estas netuŝebla ruĝa linio kaj devas esti respektata. UN volas plu labori strikte kun Ĉinio kaj atendas, ke Ĉinio ludos pli gravan rolon por konservi pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree