Amaskomunikiloj alte atentas ĉeeston de prezidanto Xi al pintkunveno de G20
Ĝoja Publikigita: 2022-11-16 15:03:24

Malfermiĝis la 17-a Pintkunveno de Grupo 20 (G20) marde en Balio, Indonezio. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis kaj donis gravan paroladon. Tion alte atentas diverslandaj amaskomunikiloj, kiuj en la unua tempo sinsekve publikigis raportojn pozitive taksante la vojaĝon de prezidanto Xi.

Kuba novaĵ-agentejo Prensa Latina marde publikigis artikolon montrante, ke en sia parolado ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke la membroj de Grupo 20 komune alfrontu defiojn kaj konstruu belan estontecon. Xi substrekis akceladon de disvolvo pli multe favora al la tuta mondo. Estas vera disvolvo nur komuna disvolvo de diversaj landoj. La raporto diras, ke por akceli komunan disvolvon kaj prosperon de mondaj diversaj landoj Xi elmetis Mondan Disvolvan Iniciaton.

Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao marde raportis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping en sia parolado substrekis oponon kontraŭ ideologia streko kaj ferma kaj ekskluziva "klano", ankaŭ firman oponon kontraŭ politikigo, instrumentilo kaj armiligo de demandoj de greno kaj energio, kaj alvokis nuligi solflankajn sankciojn kaj limigojn de scienc-teknika kunlaboro.

Indonezia ĵurnalo The Jakarta Post marde publikigis artikolon dirante, ke la vojaĝo de prezidanto Xi Jinping jam fariĝis fokuso de la pintkunveno en Balio, kaj gvidantoj de aliaj landoj konkure vizaĝ-alvizaĝe komunikis kaj interparolis kun li, la gvidanto de la dua granda ekonomio en la mondo.

Usona periodaĵo Barron's marde citis raporton de franca novaĵ-agentejo AFP dirante, ke kun ĉina prezidanto Xi Jinping ĉiuj aliaj ĉeestantoj volas renkontiĝi en ĉisemajna pintkunveno de G20.

Usona mediato CNN marde raportis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping komencis plurajn vizaĝ-alvizaĝajn renkontiĝojn kun gvidantoj de pluraj landoj en la pintkunveno de G20, kio helpos solvi diverĝojn kaj rekomenci komunikajn kanalojn.

Franca ĵurnalo Le Monde marde raportis, ke en sia renkontiĝo kun franca prezidento Emmanuel Macron en Balio, Indonezio, Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Francio, Ĉinio kaj Eŭropo Unio devas stabile kaj longtempe marŝi sur la ĝusta vojo por akceli duflankajn rilatojn kaj meti stabilecon kaj pozitivan forton al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree