Xi kaj luksemburgia grandduko interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de diplomatiaj rilatoj
Yu Publikigita: 2022-11-16 16:42:38

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj luksemburgia grandduko Henri merkrede interŝanĝis gratulajn mesaĝojn, festante la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, Ĉinio kaj Luksemburgio ĉiam respektis kaj fidis unu la alian, donante modelon de amika kunekzisto kaj reciprokprofita kunlaboro inter granda kaj malgranda landoj. La interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj atingis fruktodonajn rezultojn. La "aera silkvojo" inter la ĉina urbo Zhengzhou kaj Luksemburgio starigis aeran ponton por konektebleco inter Ĉinio kaj Eŭropo. Post kiam eksplodis KOVIM-19, Ĉinio kaj Luksemburgio kunigis manojn por batali kontraŭ la epidemio, aldonante novan signifon al la amikeco inter la du landoj. Li aldonis, ke li donas grandan gravecon al disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj volas labori kun Henri kaj preni la 50an datrevenon kiel oportunon por antaŭenigi kontinuan kaj sanan disvolviĝon de ĉina-luksemburgiaj rilatoj kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Henri diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Luksemburgio kaj Ĉinio antaŭ duonjarcento, duflanka kunlaboro en politiko, ekonomio, interpopolaj interŝanĝoj kaj aliaj kampoj akiris rimarkindajn rezultojn, kaj la amikeco inter la du popoloj profundiĝis. La luksemburgia flanko pretas labori kun Ĉinio por antaŭenigi interŝanĝojn, plifortigi kunlaboron kaj kune konservi pacon kaj stabilecon de la mondo

Tiutage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj luksemburgia ĉefministro Xavier Bettel interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de la datreveno.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree