Wang Yi renkontiĝis kun rusa ministro de eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov
Ĝoja Publikigita: 2022-11-16 14:55:22

Akompananta ĉinan prezidanton Xi Jinping ĉeesti la 17-an Pintkunvenon de Grupo 20 (G20), Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina ŝtatkonsilanto, renkontiĝis kun rusa ministro de eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov en Balio, Indonezio.

Wang diris, ke Ĉinio volas kun la rusa flanko bone aranĝi kontakton de altranguloj kaj diverskampajn interŝanĝojn, profundigi praktikan kunlaboron kaj faciligi interŝanĝon de homoj. Wang substrekis, ke Ĉinio volas kun Rusio kaj aliaj landoj, kiuj havas komunan aspiron kaj identan vidpunkton, firme akceli plurigan procezon de la mondo, firme subteni demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj firme defendi la internacian sistemon kun Unuiĝintaj Nacioj kiel kerno. La du flankoj reasertis fortigi plu interkomunikon kaj kunlaboron kadre de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, BRICS kaj aliaj plurflankaj framoj.

Lavrov refoje varme gratulis al la KPĈ pro la sukcesa fermo de ĝia 20-a Nacia Kongreso, kaj diris, ke Rusio volas kun Ĉinio pluapaŝe solidigi bonan tendencon de kontakto de dulandaj altranguloj, teni kontinuecon de la rusa-ĉina ampleksa strategia kunlabora partnereco, plivastigi duflankan praktikan kunlaboron, fortigi internacian kunlaboron kaj plene eligi potencialon de la rusa-ĉinaj rilatoj.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la ukraina demando. Wang diris, ke lastatempe Ĉinio rimarkis la reaserton de Rusio pri la difinita starpunkto, ke nuklea milito devas esti ne lanĉata. Tio estas racia kaj respondeca sinteno de la rusa flanko. Ĉinio daŭrigos konservi objektivan kaj justan starpunkton kaj ludi konstruivan rolon por interpacigo kaj intertraktado. Lavrov diris, ke Rusio ĉiam tenas malferman sintenon pri intertraktado kaj dialogo.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la azi-pacifika situacio, la korea duoninsulo kaj la irana nuklea demando.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree