Xi eksplikis celojn de disvolviĝo
Yu Publikigita: 2022-11-17 19:22:38

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke "ni devas sekvi vojon de paca disvolviĝo", "vojon de malfermo kaj inkluziveco" kaj "vojon de solidareco".

"La azi-pacifika regiono, iama tereno por rivalado de grandaj potencoj kaj loko plena de internaciaj disputoj, suferis de tiel multaj konfliktoj kaj militoj," Xi diris en skriba parolado en la Pintkunveno de Ĝeneralaj Direktoroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Xi diris, ke malfermo kaj inkluziveco estas tre gravaj por prospero kaj progreso de la homaro, kaj la azi-pacifika miraklo estis kreita de ni ĉiuj laborante man-enmane kaj venkante malfacilojn kaj obstaklojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree