Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde esprimis gratulojn al Zeljka Cvijanovic, Zeljko Komsic kaj Denis Becirovic okaze de ilia enoficiĝo kiel novaj membroj de la Prezidantaro de Bosnio kaj Hercegovino.
Xi diris en sia mesaĝo, ke en la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Bosnio kaj Hercegovino konservis stabilan disvolviĝon kun solida politika reciproka fido kaj fruktodona praktika kunlaboro en diversaj kampoj.
Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Bosnio kaj Hercegovino kaj volas labori kun la membroj de la Prezidantaro de Bosnio kaj Hercegovino por plue profundigi la tradician amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj kaj altigi duflankajn rilatojn al pli alta nivelo por la avantaĝo de la du landoj kaj iliaj popoloj.