Xi alvokas azi-pacifikan ekonomian integriĝon meze de epokaj defioj
Yu Publikigita: 2022-11-17 19:59:08

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke "sekvi la vojon de paca disvolviĝo estas strategia elekto farita de ni laŭ la fundamentaj interesoj de la ĉina popolo. Pli ol ĉion alian, ni ĉinoj esperas vidi pacon kaj stabilecon," Xi faris la rimarkojn en skriba parolado en la Pintkunveno de Ĝeneralaj Direktoroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

"Ni staros firme sur la ĝusta flanko de la historio. Ni devontigos nin plu al paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj liverado de reciproka profito. Ni strebos por protekti pacon kaj disvolviĝon de la mondo, kiam ni serĉas nian propran disvolviĝon, kaj ni faros pli grandan kontribuon al paco kaj disvolviĝo de la mondo per nia propra disvolviĝo," Xi diris.

Xi diris: "Neniu intenco komenci novan malvarman militon estos permesita de la popolo aŭ de nia epoko. Ni devas sekvi vojon de paca disvolviĝo, vojon de malfermo kaj inkluziveco kaj vojon de solidareco. Fronte al novaj disvolviĝoj, la membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro devas tiri pasintajn spertojn kaj lecionojn, respondi la defiojn de la epoko kaj firme antaŭenigi azi-pacifikan regionan ekonomian integriĝon."

Li alvokis komunajn klopodojn por malfermi novan situacion en disvolviĝo kaj konstruado de azi-pacifika komunumo kun komuna estonteco, kaj diris, ke "la azi-pacifika regiono, iama tereno por rivalado de grandaj potencoj kaj loko plena de internaciaj disputoj, suferis de tiel multaj konfliktoj kaj militoj," en skriba parolado en la Pintkunveno de Ĝeneralaj DirektoroJ de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Xi diris ankaŭ, ke malfermo kaj inkluziveco estas tre gravaj por prospero kaj progreso de la homaro, kaj la azi-pacifika miraklo estis kreita de ni ĉiuj laborante man-enmane kaj venkante malfacilojn kaj obstaklojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree