Xi: Paca disvolviĝo estas strategia elekto konforma al bazaj interesoj de ĉina popolo
Yu Publikigita: 2022-11-17 19:24:14

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke "sekvi la vojon de paca disvolviĝo estas strategia elekto farita de ni laŭ la fundamentaj interesoj de la ĉina popolo".

"Pli ol ĉion alian, ni ĉinoj esperas vidi pacon kaj stabilecon," Xi faris la rimarkojn en skriba parolado en la Pintkunveno de Ĝeneralaj Direktoroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

"Ni staros firme sur la ĝusta flanko de la historio. Ni devontigos nin plu al paco, disvolviĝo, kunlaboro kaj liverado de reciproka profito. Ni strebos por protekti pacon kaj disvolviĝon de la mondo, kiam ni serĉas nian propran disvolviĝon, kaj ni faros pli grandan kontribuon al paco kaj disvolviĝo de la mondo per nia propra disvolviĝo," Xi diris.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree