Astronaŭtoj de Shenzhou-14 finis trian spacopromenon
Yu Publikigita: 2022-11-17 20:40:18

Astronaŭtoj aŭ tajkonaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-14 finis sian trian eksterveturilan agadon ĵaŭde, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.

Tio estis la unua eksterveturila agado de la astronaŭtoj post la muntado de la baza T-forma strukturo de la kosmostacio.

Tajkonaŭtoj Chen Dong kaj Cai Xuzhe eliris el la kajuto, kaj Liu Yang restis en la kajuto por subteno. La eksterveturila agado daŭris ĉirkaŭ 5,5 horojn.

Dum la eksterveturila agado, la du tajkonaŭtoj ekster la kajuto laboris kune kaj instalis kunligan "ponton" inter la tri moduloj, kiu povas helpi al tajkonaŭtoj rampi ekster la modulo kaj pli bone stabiligi la T-forman strukturon de la kosmostacio.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree