Testtrajno de rapidega fervojo merkrede trapasis partan linion de Ĝakart-Bandunga Rapidega Fervojo kaj akiritaj normaj parametroj estas bonaj. Tio markas, ke plensukcesis la unua provfunkciado de Ĝakart-Bandunga Rapidega Fervojo, kunlabore konstruata de Ĉinio kaj Indonezio.
La Ĝakart-Bandunga Rapidega Fervojo, la unua rapidega fervojo en Indonezio kaj Sudorienta Azio, liganta la indonezian ĉefurbon Ĝakarto kaj turisman urbon Bandungo, estas simbolo de la konstruo de Zono kaj Vojo kaj praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio. Ĝi reduktos vojaĝdaŭron de Ĝakarto al Bandungo de la nunaj pli ol tri horoj al 40 minutoj.