Xi renkontiĝis kun itala ĉefministrino
Ĝoja Publikigita: 2022-11-17 13:48:46

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun itala ĉefministrino Giorgia Meloni merkrede vespere en Balio, Indonezio.

Xi diris, ke kiel du antikvaj civilizacioj Ĉinio kaj Italio estas ampleksaj strategiaj partneroj, havas multajn komunajn interesojn kaj profundan fundamenton por kunlaboro.

Xi diris, ke estas grave por la du landoj heredi kaj daŭrigi la tradicion de amikeco, kompreni kaj subteni reciprokajn kernajn interesojn kaj ĉefajn zorgojn, serĉi komunaĵojn flankenlasante la diferencojn, plimultigi konsentojn, kaj establi unu ekzemplon por rilatoj inter landoj kun diferencaj socisistemoj kaj kulturaj fonoj.

Meloni diris, ke Italio kaj Ĉinio ambaŭ estas antikvaj civilizacioj, kaj havas longtempan historion de amikeco kaj interŝanĝo. Italio ĝojas vidi eventojn de okazanta Jaro de Kulturo kaj Turismo, pretas daŭre progresigi kunlaborajn rilatojn sur la kampoj komerca, kultura kaj aliaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree