Ĉinio kaj Indonezio interkonsentis konstruon de ĉina-indonezia komunumo kun komuna estonteco
Ĝoja Publikigita: 2022-11-17 13:45:20

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede vespere interparolis kun indonezia prezidento Joko Widodo en Balio, Indonezio. Ili atingis gravajn konsentojn pri konstruo de ĉina-indonezia komunumo kun komuna estonteco.

Xi kaj Widodo unue vidis teston de manipulo de Ĝakart-Bandunga Rapidega Fervojo per videoligo kaj videon prezentantan atingojn de ĉina-indonezia kunlaboro.

La Ĝakart-Bandunga Rapidega Fervojo estas la unua rapidega fervojo en Indonezio kaj Sudorienta Azio. Funkcionta, ĝi reduktos vojaĝdaŭron de Ĝakarto al Bandungo de la nunaj pli ol tri horoj al 40 minutoj.

La du ŝtatestroj sekve interparolis.

Xi gratulis Indonezion pro ĝia sukcesa okazigo de la pintkunveno de Grupo 20 (G20).

Xi diris, ke la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) difinis la centran taskon de la KPĈ sur la nova vojaĝo en la nova epoko. Li diris, ke ankaŭ Indonezio faras rapidan progreson al realigo de Indonezia Vizio 2045 difinita por la landa centa datreveno.

Ĉinio estas preta mano-en-mane kun Indonezio subteni kaj helpi unu la alian sur vojaĝoj antaŭen.

Xi montris, ke Ĉinio volas kun Indonezio daŭre forĝi kunordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj indonezia Monda Mara Apogpunkto kaj frue finplenumi kaj funkciigi la Ĝakart-Bandungan Rapidegan Fervojon.

Xi diris, ke Ĉinio daŭre kuraĝigos elstarajn ĉinajn kompaniojn partopreni en gravaj projektoj de infrastruktura konstruado, ĉeesti al disvolvo de indonezia nova ĉefurbo kaj Norda Kalimantan-Industria Parko, kaj plivastigi kunlaboron en cifereca ekonomio, verda disvolvo kaj aliaj kampoj.

Widodo diris, ke la Ĝakart-Bandunga Rapidega Fervojo estas simbolo de la strategia kunlaboro inter la du landoj. Indonezio pretas kunlabori kun Ĉinio kaj doni ĉiujn energiojn por garantii, ke la fervojo ekfunkciu en la venonta jaro laŭplane.

Li menciis, ke Indonezio laboros kun Ĉinio por sukcesigi gravajn projektojn inkluzive de la Regiona Ampleksa Ekonomia Koridoro, la "Du Landoj, Du Parkoj" kaj Norda Kalimantan-Industria Parko. Li esperis, ke la du flankoj profundigos strategian kunlaboron kaj praktikan kunlaboron kaj kune konstruos ĉina-indonezian komunumon kun komuna estonteco.

La du gvidantoj kune atestis subskribon de la Plano de Ago por Fortigi la Ampleksan Strategian Partnerecon inter la Popola Respubliko de Ĉinio kaj la Respubliko de Indonezio (2022-2026), kunlabora plano pri la iniciato Zono kaj Vojo, kaj kunlaboraj dokumentoj pri la kampoj ekonomia, komerca, diĝita ekonomio, trejnado de profesio kaj medicinaj plantoj.

La du flankoj publikigis la Komuna Deklaracio inter la Popola Respubliko de Ĉinio kaj la Respubliko de Indonezio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree