Xi: Azi-Pacifiko estas nenies postkorto
Yu Publikigita: 2022-11-17 19:19:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Azi-Pacifiko estas nenies postkorto kaj ne devas fariĝi areno por konkurso de grandaj potencoj.

"Neniu intenco komenci novan malvarman militon estos permesita de la popolo aŭ de nia epoko," li diris en skriba parolado en la Pintkunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Li diris ankaŭ en la parolado, ke "ni devas sekvi vojon de paca disvolviĝo", "vojon de malfermo kaj inkluziveco" kaj "vojon de solidareco." Fronte al novaj disvolviĝoj, la membroj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro devas tiri pasintajn spertojn kaj lecionojn, respondi la defiojn de la epoko kaj firme antaŭenigi azi-pacifikan regionan ekonomian integriĝon. Li  alvokis komunajn klopodojn por malfermi novan situacion en disvolviĝo kaj konstruado de azi-pacifika komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree