Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, renkontiĝis merkrede posttagmeze kun indonezia unua s-ino Iriana Joko Widodo.
Akompanate de Iriana, Peng spektis prezenton de indonezia tradicia kulturo kaj arto, ankaŭ ekspozicion pri metiartaĵoj. Peng alte laŭdis Iriana pro ŝia entuziasmo por publika bono, konigis al ŝi ĉinajn aktivajn politikojn kaj atingojn en kuracado kaj preventado de tuberkulozo kaj aidoso, esprimante la esperon, ke la du landoj fortigos interŝanĝojn pri publika bono kaj kune profitigos vivon de popoloj.