Ĉina prezidanto alvokas solidarecon por konstruado de azi-pacifika komunumo kun komuna estonteco
Yu Publikigita: 2022-11-18 15:47:42

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis la bezonon sekvi la spiriton de la azi-pacifika familio, prizorgi unu alian kiel pasaĝeroj en la sama ŝipo, kaj konstante marŝi al azi-pacifika komunumo kun komuna estonteco.

Xi faris la rimarkojn, kiam li alparolis la 29an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Bangkoko, Tajlando.

Li diris, ke Ĉinio antaŭenigos pli vastan tagordon de malfermo tra pli da kampoj kaj pli profunde, sekvos la ĉinan vojon al modernigo kaj starigos novajn sistemojn por pli altnorma malferma ekonomio, kaj ke Ĉinio plu dividos siajn disvolvajn ŝancojn kun la mondo, precipe kun la azi-pacifika regiono.

La ĉina prezidanto emfazis la bezonon certigi, ke disvolviĝo estu por la popolo kaj de la popolo, kaj ke ĝiaj fruktoj estu dividitaj inter homoj. Li alvokis klopodojn por akcelado de prospero por ĉiuj en Azi-Pacifiko.

Li emfazis la bezonon plifortigi ekonomian kaj teknikan kunlaboron, akceli kunordigitan ciferecan kaj verdan disvolviĝon, antaŭenpuŝi la transformiĝon kaj altgradigon de energiresursoj kaj industria kaj konsuma strukturoj kaj antaŭenigi verdan ekonomian kaj socian disvolviĝon. Li alvokis klopodojn por certigo de pura kaj bela Azi-Pacifiko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree