Vendrede matene, laŭ la invito de Naraporn Chan-ocha, la edzino de tajlanda ĉefministro, Peng Liyuan, la edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, vizitis la Nacian Artan Muzeon en Ayutthay, Tajlando, kune kun edzinoj aŭ edzoj de partaj ekonomiaj gvidantoj kaj reprezentantoj ĉeestantaj la 29an Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.
Naraporn staris ĉe la pordo de la Nacia Arta Muzeo por bonvenigi la gastojn kaj akompanis ilin dum la vizito. En la ekspozicia halo estas eksponataj artaĵoj por gravaj ceremonioj de la reĝa familio de Tajlando kaj tradiciaj metiartaĵoj. Peng haltis de tempo al tempo por aŭskulti interpretojn kaj laŭdis la spiriton de tajlandaj metiistoj. Dum la vizito, Peng faris korajn interŝanĝojn kun la edzinoj aŭ edzoj de la gvidantoj kaj fotis sin kun ili .