Ĉinio kaj Japanio ĵuris pliigi politikan fidon kaj konstrui “konstruemajn rilatojn” en nova epoko
Ĝoja Publikigita: 2022-11-18 14:44:32

Ĉinio kaj Japanio ĵuris plibonigi politikan fidon kaj profundigi praktikan kunlaboron por konstrui stabilajn kaj konstruemajn duflankajn rilatojn kaj kontentigi postulojn de la nova epoko. Tion esprimis la dulandaj gvidantoj ĵaŭde.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Fumio Kishida renkontiĝis flanke de la 29-a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Bangkoko, Tajlando.

Xi diris, ke alfrontante oportunojn kaj defiojn, ambaŭ flankoj devas observi la principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio, daŭre pliigi politikan konfidon kaj profundigi reciproke utilan kunlaboron, kaj konvene solvi diferencojn kaj disputojn gvidate de gravaj konsentoj atingitaj.

Xi alvokis, ke la du landoj laboru komune por sana disvolvo de Azio kaj renkontiĝo kun mondaj defioj.

Kishida reasertis, ke Japanio kaj Ĉinio, kiel proksimaj najbaroj, ne minacas unu la alian, kaj bezonas kaj devas pace kunekzisti.

Kishida diris, ke la du landoj havas gravan devon en akcelo de paca disvolvo de la mondo.

Pri la tajvana demando, Kishida diris, ke neniel ŝanĝiĝis japanaj promesoj en la japana-ĉina komuna deklaracio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree