Kvarpunkta propono de Ĉinio helpas krei novan “azian miraklon”
Yu Publikigita: 2022-11-18 20:48:58

"Nun, denove la mondo staras ĉe la vojkruciĝo de la historio, kaj Azi-Pacifiko havas pli gravan pozicion kaj ludas pli elstaran rolon," diris ĉina prezidanto Xi Jinping, kiam li faris gravan paroladon en la 29a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Facifika Kunlabora Organizo. Li prezentis kvarpunktan proponon pri komuna konstruado de azi-pacifika komunumo kun komuna estonteco, montrante direkton por profundigi azi-pacifikan kunlaboron kaj akceli regionan kreskon.

La azi-pacifika regiono okupas trionon de la monda loĝantaro kaj pli ol 60% de la monda ekonomio. Dum la pasintaj jardekoj, azi-pacifika kunlaboro kreis la rimarkindan azi-pacifikan miraklon kaj fariĝis la motoro de tutmonda ekonomia kresko. Nun la epidemio KOVIM-19 ripetiĝas, unuflankismo kaj protektismo leviĝas, kaj homa disvolviĝo alfrontas gravajn defiojn. Kien iras la mondo? Kiel Azi-Pacifiko reagas? Ni devas doni la respondon.

"Konservi internacian justecon kaj senpartiecon, kaj konstrui pacan kaj stabilan Azi-Pacifikon", "persisti en malfermo kaj inkluziveco, kaj konstrui Azi-Pacifikon de komuna prospero", "sekvi verdan kaj malaltkarbonan manieron, kaj konstrui puran kaj belan Azi-Pacifikon", kaj "persisti en la koncepto de komuna estonteco, kaj konstrui Azi-Pacifikon de reciproka helpo" - la kvarpunkta propono de prezidanto Xi en la kunveno donis klarajn respondojn. Ĉi tiuj sugestoj kongruas kun la ses proponoj faritaj de prezidanto Xi dum skriba parolado en la Pintkunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la APEK en la antaŭa tago. Ili ne nur estas resumo de la pasinta sperto pri kreado de la "azi-pacifika miraklo", sed ankaŭ reflekto de la preciza kompreno kaj strategia planado de la nuna situacio, kun forta praktika graveco kaj profunda signifo.

Paco estas antaŭkondiĉo por disvolviĝo. La rapida ekonomia kresko de la azi-pacifika regiono dum la pasintaj jardekoj profitis de paca kaj stabila medio en la regiono. La azi-pacifika regiono estas nenies postkorto kaj ne devas fariĝi areno por konkurso de grandaj potencoj. Xi emfazis, ke diferencoj kaj disputoj inter landoj devas esti solvitaj pace per dialogo kaj konsiliĝo. Kiam aperas demandoj, ĉiuj devas diskuti pri solvo kaj serĉi la plej grandan komunan devizoron. Tio reflektas la firman volon de Ĉinio konservi regionan pacon. Iu ajn intenco provoki malvarman militon estos oponata de la azi-pacifika popolo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree