Xi: Ĉinio bonvenigas Singapuron profunde partopreni en kulturado de nova disvolva paradigmo
Ĝoja Publikigita: 2022-11-18 14:36:59

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio bonvenigas Singapuron profunde partopreni en kulturado de nova disvolva paradigmo, en sia renkontiĝo kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong ĵaŭde flanke de la 29-a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en Bangkoko, Tajlando.

Xi diris, ke la du flankoj devas akceli plibonigon kaj altigon de kunlaboraj projektoj sur la kampoj de diĝitigo kaj verda disvolvo, kiel eble plej frue finplenumi la sekvajn intertraktadojn pri leviĝo de la Ĉina-Singapura Liberkomerca Interkonsento, kaj altigi la nivelon de komerca kaj investa libereco inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Singapuro por akceli novan progreson de ĉiudimensie kunlabora partnereco disvolviĝanta kun la tempo.

Xi aldonis, ke Ĉinio laboros kun Singapuro por kune konservi regionan solidarecon kaj kunlaboron, oponi kontraŭ bloka rivaleco kaj konservi la ĝustan direkton de ekonomia kaj regiona integrigo.

Lee diris, ke la singapura flanko atendas pluapaŝe profundigi kaj disvastigi la rilatojn kun Ĉinio kaj daŭre plibonigas la ekzistantajn duflankajn kunlaborajn mekanismojn kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree