Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede posttagmeze renkontiĝis kun bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah en Bangkoko, Tajlando.
Xi montris, ke la venonta jaro markos la 5-an datrevenon de la starigo de ĉina-bruneja strategia kunlabora partnereco. La du flankoj devas kune puŝi la partnerecon por pli granda disvolviĝo kaj pli bone profitigi la du popolojn.
Hassanal diris, ke la bruneja flanko alte taksis ĉinan donacon de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 al Brunejo kaj dankis la ĉinan flankon pro ĝia forta subteno al Brunejo dum servado kiel deĵoranta prezidanto de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Kaj Brunejo firme plenumas la politikon de unu Ĉinio, volas kun Ĉinio akceli la dulandajn rilatojn, bonvenigas Ĉinion aktive partopreni en bruneja ekonomia diversigo kaj fortigas interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, eduko, kulturo, sporto kaj defendo.