Xi renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro en Bangkoko, Tajlando
Yu Publikigita: 2022-11-18 20:09:04

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern vendrede en Bangkoko, Tajlando.

Xi diris, ke sinjorino ĉefministro Ardern kelkfoje diris, ke Nov-Zelando daŭrigas sian sendependan eksteran politikon, kaj ke rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj de Nov-Zelando, kaj ambaŭ flankoj devas kunlabori en kampoj de komunaj interesoj. Li diris, ke li tre aprezas tion, kaj ke ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de ĉina-novzelandaj diplomatiaj rilatoj. Dum la pasintaj 50 jaroj, la duflankaj rilatoj konservis sanan kaj stabilan disvolviĝon. Kunlaboro en diversaj kampoj inter la du landoj alportis avantaĝojn al la du popoloj kaj faris pozitivajn kontribuojn al paco, stabileco kaj prospero de la regiono. Ĉinio rigardas Nov-Zelandon kiel gravan partneron kaj amikon. Ambaŭ flankoj devas resumi historian sperton, plu antaŭenigi la spiriton strebi por la unua, kaj antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon de la du landoj.

Ardern diris, ke la nov-zelanda popolo havas freŝajn memorojn pri la vizito de prezidanto Xi en 2014, kaj ŝi havas freŝajn memorojn pri la renkontiĝo kun prezidanto Xi dum sia vizito al Ĉinio en 2019. Nov-Zelando kaj Ĉinio havas longan historion de amikaj interŝanĝoj. Malgraŭ la influo de la epidemio KOVIM-19, la duflankaj rilatoj konservis fortan tendencon de disvolviĝo. La du flankoj devas preni la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj kiel okazon por serioze resumi sperton, plifortigi altnivelajn interŝanĝojn kaj profundigi duflankan kunlaboron en komerco, edukado, klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj kampoj. Ŝi aldonis, ke ŝi tre aprezas la gravajn vidpunktojn esprimitajn de prezidanto Xi en la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro ĉi-matene.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree