Xi: Ĉinio rigardas rilatojn kun Filipinoj el strategia alteco
Ĝoja Publikigita: 2022-11-18 14:47:04

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en renkontiĝo kun filipina prezidento Ferdinand Romualdez Marcos, ke Ĉinio ĉiam rigardas la rilatojn kun Filipinoj el strategia alteco, ke dum la dialogo per telefono en majo, ili atingis serion da gravaj konsentoj pri disvolvo de la duflankaj rilatoj en la nova epoko kaj difinis agrikulturon, infrastrukturon, enerigon kaj interpopolan interŝanĝon kiel la kvar prioritatajn kampojn de kunlaboro.

Xi diris, ke la du flankoj bezonas krei brilpunktojn de kunlaboro kaj altigi kvaliton de kunlaboro por profitigi siajn popolojn. Li aldonis, ke Ĉinio kunlaboros kun Filipinoj por antaŭenigi iliajn amikecon kaj kunlaboron, disvolvi nacian disvolvon kaj rejuniĝon kaj skribi novan ĉapitron de la ĉina-filipina amikeco.

Marcos diris, ke estas fortigita konfido inter la du landoj, kaj Filipinoj atendas kunlaboron kun Ĉinio por eligi potencialojn kaj disvastigi kunlaboron sur la kampoj de infrastrukturo, energio, agrikulturo kaj interpopolaj interŝanĝoj, kaj klopodas por konstrui pli solidajn kaj pli fortajn duflankajn rilatojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree