Xi, Peng Liyuan renkontiĝis kun tajlanda reĝo Maha Vajiralongkorn kaj reĝino Suthida
Henggang Publikigita: 2022-11-19 18:07:28

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede nokte renkontiĝis kun la reĝo de Tajlando Maha Vajiralongkorn Phra Vajiraklaochaoyuhua kaj la reĝino Suthida Bajrasudhabimalalakshana en la Granda Palaco en Bangkoko.

Xi kaj sinjorino Peng Liyuan fotis kaj havis korajn konversaciojn kun reĝo Vajiralongkorn, reĝino Suthida kaj princino Sirivannavari Nariratana.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Tajlando estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj, bonaj parencoj kaj bonaj partneroj, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando eltenis la provon de la tempo kaj eĉ plifortiĝis en la nova epoko.

Substrekante, ke tiu ĉi jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de la ampleksa strategia kunlabora partnereco inter la du landoj, Xi diris, ke Ĉinio daŭre laboros kun Tajlando por antaŭenigi specialan ligon, ke la du landoj estas unu familio, kune konstrui ĉina-tajlandan komunumon kun komuna estonteco kaj verku novan ĉapitron en duflankaj rilatoj.

Xi emfazis la longdaŭran subtenon kaj atenton, kiujn la reĝo kaj la reĝa domanaro de Tajlando donis al la amikeco inter Ĉinio kaj Tajlando kaj ilian specialan kaj gravan rolon por antaŭenigi la amikecon kaj la rilatojn inter la du landoj, kaj esprimis sian dankon pro tio.

Xi rimarkis, ke Ĉinio jam finis konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj akcelas ĉinan modernigon. Li bonvenigas la reĝon Maha Vajiralongkorn kaj aliajn membrojn de la reĝa familio veni al Ĉinio kaj vidi la landon.

Li aldonis, ke Ĉinio daŭre subtenos la reĝajn tajajn volontulojn kaj aliajn filantropiajn projektojn de la Reĝa Domanaro kaj plifortigos la interhomajn interŝanĝojn de la du landoj en tiaj kampoj kiel kulturo, edukado kaj turismo.

Xi gratulis Tajlandon pro sukcesa okazigo de la Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Reĝo Vajiralongkorn diris, ke estas honoro gastigi Xi kaj lian edzinon dum ilia vizito al Tajlando.

La reĝo diris, ke sub la saĝa gvidado de Xi, Ĉinio fariĝas pli forta kaj pli prospera, esprimante sian profundan respekton al la eksterordinaraj atingoj de Xi en regado, precipe en elradikiĝo de ekstrema malriĉeco kaj plibonigo de la vivteno de la popolo.

Rimarkinte, ke li multfoje vizitis Ĉinion kaj persone spertis la belan pejzaĝon, dinamikon kaj ĉarmon de Ĉinio kaj disvolvan progreson dum tiuj vojaĝoj, la reĝo diris, ke li antaŭĝojas denove viziti Ĉinion.

Li diris, ke Tajlando kaj Ĉinio estas unu familio, kaj Tajlando pretas forĝi pli proksiman ligon de amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio.

Xi alvenis al Bangkoko ĵaŭde por ĉeesti la 29an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK kaj fari viziton al Tajlando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree