Xi alvokas liberan, malferman komercon en Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK
Henggang Publikigita: 2022-11-19 18:11:14

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate diris en Bangkoko, ke libera kaj malferma komerco kaj investo estas la celoj kaj principoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj ankaŭ la kolono por la realigo de la Putrajaya-Vizio 2040.

Li alvokis subteni veran multflankecon kaj konservi la multflankan komercan sistemon, resti engaĝita al profitoj por ĉiuj, atingi reciprokan profiton, aliĝi al malfermo kaj regiona kunlaboro kaj kune antaŭenigi prosperon en la Azi-Pacifiko.

La ĉina prezidanto faris la rimarkojn, kiam li daŭre ĉeestis al la 29a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK en Bangkoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree