Ĉinio oponas IAEA pro ĝia uzado de buĝeto al nuklea disvasdigo de Usono, Britio kaj Aŭstralio
Shanshan Publikigita: 2022-11-19 21:37:34

En la novembra konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA), Wang Qun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj en Vieno, deklaris, ke Ĉinio oponas IAEA pro ĝia uzado de buĝeto al nuklea disvasdigo de Usono, Britio kaj Aŭstralio

Wang Qun diris, ke la nuklea submarŝipa kunlaboro de Usono, Britio kaj Aŭstralio estas senmaska ago de nuklea disvastigo kaj severa defio pri nedisvastigo alfrontata de la internacia komunumo, kiu devas esti ĝuste pritraktata. Tiucele, la sekvaj tri principoj estas tre gravaj:

Unue, ni devas subteni devojn kaj la politikan direkton de la institucio pri nedisvastigo de nukleo. Due, ni devas aliĝi al la interregistara revizioprocezo gvidata de membroŝtatoj por trakti sekurigilojn kaj kontrolojn implikitajn en nuklea submarŝipa kunlaboro inter la tri landoj. Trie, necesas persisti interkonsenton dum la interregistara revizia procezo por atingi solvon de la sekurigiloj kaj superrigardaj problemoj implikitaj en la kunlaboro de nukleaj submarŝipoj inter la tri landoj.

Fine, Wang Qun alvokis la tri landojn fari atenteman pripenson, forlasi la menciitajn agadojn kaj reveni al la ĝusta vojo.    

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree