Xi renkontis usonan vicprezidenton, atendas pli da duflanka kompreno redukti miskalkuladon
Henggang Publikigita: 2022-11-19 18:12:58

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate diris en Bangkoko, ke oni esperas, ke Ĉinio kaj Usono plu pliigos reciprokan komprenon, reduktos mispercepton kaj miskalkuladon, kaj kunlaboros por revenigi la dulandajn rilatojn sur la vojon de sana kaj konstanta disvolviĝo.

Xi diris, ke la usona vicprezidento Kamala Harris ludos pozitivan rolon ĉi-rilate. Li faris la rimarkojn en mallongaj interŝanĝoj kun Harris laŭ la peto de ĉi-lasta flanko en la 29a Renkontiĝo de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK).

Xi diris, ke lia renkontiĝo kun prezidento Joe Biden en Balio estas strategia kaj konstruiva, kaj havas gravan signifon por gvidi ĉina-usonajn rilatojn antaŭen.

Harris rimarkis, ke la prezidanta kunveno estas sukcesa. Ŝi substrekis, ke la usona flanko ne serĉas konfrontiĝon aŭ konflikton kun Ĉinio, kaj ke la du flankoj devas kunlabori pri tutmondaj problemoj kaj teni malfermajn komunikilojn.

Xi kaj Biden havis sincerajn kaj profundajn interŝanĝojn de opinioj pri aferoj de strategia graveco de ĉina-usonaj rilatoj kaj pri gravaj tutmondaj kaj regionaj aferoj lunde en Balio, kie la du ŝtatestroj ĉeestis la 17an Pintkunvenon de Grupo 20.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree