Peng Liyuan vizitis Galyani Muzikan Instituton
Ema Publikigita: 2022-11-20 12:19:36

Sabate matene, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, akompanata de Naraporn, edzino de tajlanda ĉefministro, vizitis la Galyani Muzikan Instituton.

Peng estis varme bonvenigita de Naraporn kaj aliaj altrangaj oficistoj kaj iliaj edzinoj. La kolegia bando ludis gajajn tamburojn, kaj la studentoj svingis florojn por bonvenigi ilin. Peng kaj Naraporn kune vizitis la ekspoziciejon, atente aŭskultis la disvolvan historion de la instituto kaj la konigon pri eksterlanda kunlaboro, kaj sentis sin feliĉaj pro la starigo de la kunlaboro inter la instituto kaj Nankina Arta Universitato.

Peng kaj Naraporn faris grupfoton kaj spektis la interretan kaj eksterretan komunan prezentadon de Galyani Muzika Instituto kaj Nankina Arta Universitato. Peng aplaŭdis la mirindan agadon de la studentoj. Ŝi aprezis la iniciaton de Princino Galyani establi ĉi tiun artan altlernejon por kultivado de altnivelaj profesiaj muzikaj talentoj, kaj aprezis la klopodojn de Naraporn por antaŭenigi la kunlaboron inter la instituto kaj ĉinaj altlernejoj. Ŝi diris, ke muziko ne havas landlimojn. Kvankam ĉina kaj tajlanda lingvoj estas malsamaj, ni povas komuniki unu kun la alia per muziko. En la hodiaŭa prezentado ŝi sentis la profundan amikecon de “Ĉina-Tajlanda familieco”.

Antaŭ foririĝo, Peng prezentis la ĉinajn muzikajn instrumentojn Guzheng, ĉinajn kulturajn kaj muzikajn librojn kaj aŭdvidajn produktojn al la Galyani Muzika Kolegio, esperante, ke pli da tajlandaj junuloj lernos ĉinajn muzikajn instrumentojn kaj akcelos kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree