Rousseau, Voltaire kaj la ĉina imperiestro
Alessandra Madella Publikigita: 2022-11-20 00:59:42

Ĉu oni iel povus vidi la nuntempan ĉinan projekton de la “Zono kaj Vojo” kiel ne nur renovigantan la plur-jarcentan historion de la Silka Vojo, sed ankaŭ kiel iel inspiritan de la penso de franca klerismo, ke komerco helpas starigi pacemajn kaj interkomprenigajn rilatojn inter la popoloj? Ni povas eble vidi la komencon de la klerisma fido je la bonoj de komerco por preventi militojn en la verkoj de barono Montesquieu (1689-1755) . En li kaj en liaj samtempaj filozofoj tiu penso celis precipe Eŭropon, kiu longe droniĝis en sangaj militoj pri religio. Tamen, mi volas paroli pri epizodo de tiu klerisma historio, kie ŝerceme, sed kvazaŭ profete, oni jam parolis pri la deziro de Ĉinio perfektigi tiun penson per ĝia aplikado je tutmonda nivelo. Temas pri la reverkado de projekto de la franca abato de Saint-Pierre (1658-1747) por akiri ĉiamdaŭran pacon en Eŭropo fare de la “civitano de Ĝenevo” Jean-Jacques Rousseau (1712-1778), al kiu sekvis moka respondo fare de la majstro de ironio Voltaire (1694-1778) en la nomo de la  ĉina imperiestro. Fakte, la Imperiestra Moŝto de Voltaire, aŭdinte pri la furore nekontroleblaj eltrovaj pensoj okazantaj en la kapoj de la amuzaj filozofoj de la eta vilaĝo Parizo ĉe rivereto Sejno, tuj diktis forme tre ĝentilan, sed same ĝenatan leteron de protesto: kiel oni povis tiel forgesi pri Ĉinio, la centro de la mondo, kies kontribuo al la sukceso de la projekto de ĉiamdaŭra paco estus certe fundamenta? Ni ne devas forgesi, ke eĉ la interno de la francaj nobelaj domoj estis tiam adoptanta la rokokan stilon, rekte inspiritan de ĉinaj porcelanaĵoj kaj signon de daŭraj komercaj rilatoj inter la du malproksimaj landoj. Eĉ pli grave, por francaj filozofoj, Ĉinio mem estis kvazaŭ grandega filozofia imperio. En ŝerca formo, do, Voltaire estis  tuŝanta tre gravan punkton, kiu iĝis eĉ pli grava en nia epoko de tutmondiĝo: oni ne povas pensi pri monda paco, forgesante la nepran rolon de Ĉinio por ties realigo.

Sed por pli bone kompreni tiun profetan amuzan interŝanĝon, ni reiru al ĝia komenco. La abato de Saint-Pierre, kiel la du aliaj protagonistoj de nia papera debato, apartenis al la klerisma epoko, kiam religio estis baze filantropio aŭ amo de la homaro. Multaj el liaj eltrovoj havis la celon plibonigi la vivon de la homoj. Tiaj estis, ekzemple, liaj “tremigiloj” (“trémoussoirs”), mekanikaj sofoj, kiuj imitis la skuegojn de diliĝenco por helpi la evakuadon de galo, hepato kaj malsupra ventro. Eĉ  Voltaire aĉetis unu el tiuj maŝinoj, kiuj ankoraŭ ekzistas en elektra formo. Sed la plej ambicia eltrovo de la abato estis la ideo de alianco inter la eŭropaj regnoj, kiuj akceptus solvi inter-regnajn problemojn pere de konstanta arbitracio por eviti militon kaj plugardi pacon. La abato unue publikigis verkaĵon pri tiu temo en 1712, laŭ la titolo Memoroj por igi pacon ĉiamdaŭra en Eŭropo (Mémoire pour rendre la paix perpétuelle en Europe). Sed, pro sia malkonciza stilo kaj la deziro respondi al komentoj, li poste plilongigis ĝin al la du volumoj de Projekto por igi pacon ĉiamdaŭran en Eŭropo (Projet pour rendre la paix perpétuelle en Europe), publikitaj en Utrecht en 1713. Por atingi pacon, li proponis “eŭropan union,” kiu inkluzivus la dek naŭ tiam plej fortajn eŭropajn ŝtatojn. Inter ili ni trovas Francion, Hispanion, Brition, Nederlandon, Pollandon kaj la Germanan Imperion, same kiel malgrandajn italajn urbo-ŝtatojn kiel Venecio aŭ Florenco, sed ankaŭ Rusion (Moscovie). Ĉiuj devus promesi respekti la teritorion de la aliaj, proporcie kontribui al komuna sekureco kaj rezigni la uzon de armiloj por solvi konfliktojn kun la aliancanoj.

                              

Rousseau, kiu konis la abaton kaj estis petita de lia familiano redakti lian verkaron post lia forpaso, tuj komprenis la grandiozecon de lia libro pri ĉiamdaŭra paco kaj ĝian certan utilon por la bono de la homaro. Tamen, li ankaŭ komprenis, ke la terura multvortemo kaj la simplula famo de la bona abato helpis protekti lin de certaj atakoj, ĉar finfine neniu prenis lin serioze. Male, bone verkita resumo de Rousseau kun liaj propraj trafaj komentoj, ne havus la saman ŝancon esti ignorata de la publiko.  Tio estis eĉ pli danĝere, ĉar Rousseau ne estis franca civitano kaj jam aliaj libroj de li havis danĝeran enhavon. Do, li bone distingis inter sia pli fidela Eltiraĵo de la projekto de ĉiamdaŭra paco de S-ro la abato de Saint-Pierre (Extrait du projet de paix perpetuelle de Mr. l’abbé de Saint-Pierre), publikita en 1761, kaj sia propra juĝo pri ĝi, neniam publikigita dum li estis vivanta. Rousseau substrekis kiel milito estas malbona por la popolo, kiu devas pagi pli altajn taksojn kaj sendi virojn kiel soldatojn, tiel grande malhelpante agrikulturon kaj komercon. Eĉ se ŝtato gajnas, ankaŭ ene la pli granda kontrolado necesa por antaŭenigi militon malhelpas liberecon.  Sed en sia privata juĝa komento Rousseau argumentis, ke ankaŭ pacema alianco kiel tiu, kiun la abato priskribis, povus verŝajne esti atingota nur per la uzo de forto, ĉar homoj bedaŭrinde ne sekvas racion, sed pasion.


Sen povi kompreneble legi la ne-publikitan juĝon de Rousseau pri la projekto, Voltaire ŝerce  mokis la penson de la abato de Saint-Pierre kiel utopian per sia mallonga verko Reskripto de la Imperiestro de Ĉinio okaze de la projekto de ĉiamdaŭra paco (Rescrit de l’Empereur de la Chine à l’occasion du projet de paix perpetuelle, 1761). La ĉina imperiestro imagata de Voltaire multe ĉagreniĝis, ĉar li legis en la verko de la “bonzo” Saint-Pierre, ke eĉ sia kara najbarino, la imperiestrino de Rusio, estos invitita partopreni en la alianco. Sed tute ne estis mencio pri Ĉinio. La imperiestro komentas, ke neniu tia projekto de ĉiama paco por Eŭropo povus funkcii, se ĝi forgesas “la ceteron de la universo.” Do, li tuj ofertas sian helpon, por ke Ĉinio povu kunlabori kun ĉiuj siaj fortoj por la komuna bono, eĉ konstruante la inĝenierian infrastrukturon por tiu plano. Temas pri truo de unu flanko de la ter-globo al la alia, por ke en la centro troviĝu la kristala urbo, kie la plenrajtigitoj de la universo povu kunsidi, lumigita de la lumo de racio de unu flanko kiel de la alia. Tie harmonie kunsidos ankaŭ ĉiuj estroj de la religioj. Se iu ŝtato malbone agos, li estos punita pere de terura pamfleto de Rousseau la unua fojon kaj per forpelo de la universo la duan fojon.

Certe la letero estas ĉefverko de ironio fare de ties majstro kiel Voltaire. Sed ĉu vere li pravas, ke la abato de Saint-Pierre kaj Rousseau “forgesis” pri Ĉinio? Saint-Pierre verdire ne pensis nur pri Eŭropo, ĉar paco estas ne eŭropa, sed tuthomara afero. Li antaŭvidis socion bazitan sur internacia jura ordo, kiu devus nepre inkluzivi Afrikon kaj Amerikon kaj poste atingi universalan vastecon. Sed liaj amikoj, timante eĉ pli grandan primokon de lia utopio, konsilis al li fokusiĝi pri pli malvasta projekto.  Simile, en la verkoj de Rousseau troviĝas grandega intereso pri Ĉinio kaj la ĉina kulturo. Ekzemple, en sia Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj (Discourse sur l’origine et les fondements de l’inegalité parmi les hommes, 1755) li plendas, ke tiamaj vojaĝantoj al Ĉinio ne klopodis profunde pristudi kaj kompreni la vivmanieron kaj pensmanieron de ĉinoj en siaj esencaj diversecoj de la eŭropaj kulturoj kaj nur donis al ni stereotipojn. Sen kompari sin kun Ĉinio, eŭropaj landoj ne kapablis kompreni sin mem. Ankaŭ en siaj fakaj verkoj pri muziko, Rousseau antropologieme substrekas, ke ĉina tradicia muziko reprezentas apartan formon, kiu ne povas esti komprenata surbaze de modernaj eŭropaj teorioj pri harmonio, sed kiu havas sian propran dignon kaj intereson, ligitan al la tuto de ĉina lingvo kaj kulturo, sed ankaŭ pli proksiman al naturo kaj al la beleco de la sono mem.

Certe kiel esperantistoj ni devas strebi por ĉiamdaŭra paco kaj ni ofte estas konsiderataj utopiemaj. Sed pro tio ni povus subteni projekton kiu, respektante malsamecojn, klopodas helpi la forigon de malriĉeco, la disvolvon de komerco kaj la kreadon de aŭtenta internacia komprenemo inter diversaj popoloj kaj nacioj. Ni povas iel travidi ĝin en la utopio de Saint-Pierre, en la atento pri sociaj kondiĉoj fare de Rousseau kaj en la universalema ironio de Voltaire. Kaj eble kelkaj el ĝiaj ŝpuroj videblas en nia nuntempo en la projekto de Ĉinio konstrui pere de internacia komerco pli paceman mondon.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree