Xi interparolis kun tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha
Mirinda Publikigita: 2022-11-20 12:12:54

Sabate meztage ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha, la du flankoj deklaris konstrui pli stabilan, pli prosperan kaj pli daŭripovan komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Tajlando.

Xi gratulis Tajlandon pro sukcesa gastigo de la 29a neoficiala kunveno de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK). Li akcentis, ke la amikeco inter la du landoj daŭraj miljarojn kaj la du popoloj estas kunligitaj per frata amo. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Tajlando kaj volas disvastigi la specifan amikecon de “Ĉina-Tajlanda familieco”, konstrui pli stabilan, pli prosperan kaj pli daŭripovan komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Tajlando, aldoni novan epokan enhavon al la “Ĉina-Tajlanda familieco”, malfermi novan eraon de la ĉina-tajlandaj rilatoj kaj alporti plian feliĉon al la du popoloj.

Li diris, ke la du flankoj devas multigi komunikadon kaj interŝanĝojn kiel parencoj kaj plue firme subteni unu la alian en demandoj kun kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de ambaŭ flankoj. La du flankoj devas bone efektivigi Kunan Agplanon de Ĉina-Tajlanda Strategia Kunlaboro kaj administrite antaŭenigi kunlaborojn en ĉiuj kampoj por pli multaj fruktoj. 

Xi diris, ke Ĉinio volas fortigi kunordigon kun Tajlando en internaciaj aferoj por fari aktivajn kontribuojn al akcelo de monda kontinua paco kaj longtempa disvolvo. 

La du flankoj kune publikigis Ĉina-Tajlandan Komunan Deklaron pri Konstruado de Pli Stabila, Pli Prospera kaj Pli Daŭripova Komunumon de Komuna Estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree